Ksenik

Ksenik 

Ksenik | Esperanta jutubisto

16subscribers

49posts

Showcase and bundles

3
A bundle is a collection, compilation, playlist, or catalog of posts that saves you from searching through the blog and lets you buy the entire content series in a single click.
goals2
7 of 10 paid subscribers
Kiam mi kolektos 10 abonantojn, tio fariĝos por mi grandega subteno kaj motivigo daŭrigi krei enhavon en Esperanto 💚
$63.78 of $256 raised
Nova telefono kun bona fotilo por plibonigi mian blogon! Mi jam havas 25 000 ₽ (10 000 ŝparitaj +15 000 de la malnova). 45 000 ₽ estas proksimume 500$

Miaj impresoj post la spektado de la filmo "Inkubo"

Saluton, karaj! 😄
Mi promesis skribi artikolon post nia komuna spektado de la filmo «Inkubo» - kaj mi ĝin skribis! Honeste mi diros: sola mi ne povus spekti ĉi tiun filmon, tial mi tre ĝojas, ke vi estis kun mi! 😅 Sed ĉio laŭvice.
*Rekta Halovena elsendo 🎃 Kune spektu hororan filmon «Inkubo».
YouTube: https://youtu.be/6WhNAj4UKFo
⚠️ PLU ESTOS SPOJLEROJ!
Se vi ankoraŭ ne spektis la filmon kaj volas konservi la intrigon - fermu la artikolon, spektu la filmon, kaj revenu! Mi ĝojos diskuti la filmon kun vi! Se vi jam vidis ĝin aŭ vi simple scivolas - ni iru plu.
Mallonge pri la intrigo
Ie sur stranga insulo loĝas demonoj. Unu el ili, la sukcubo Kia, delogas kaj mortigas malvirtajn virojn, sed ŝi enuas pri tio. Ŝi volas defii sin kaj trovas «komplikan celon» - vunditan soldaton Mark (lin ludas William Shatner, kiu estonte famiĝos pro rolo en «Star Trek»). Mark venas al resaniga fonto kune kun sia fratino Arndis, kie Kia rimarkas lin.
La fratino de Kia, Amael, avertas: la homoj havas armilon - amon. Kia ne kredas, ke ĉi tiu armilo povas vundi ŝin, sed tamen ŝi enamiĝas al Mark kaj ne mortigas lin. Kaj ĝuste ĉi tie komenciĝas la plej interesa parto: Amael alvokas la veran Inkubon - ne por mortigi Mark, sed por rompi lin per lia fratino. Dum suna eklipso Arndis rigardas la ĉielon kaj blindiĝas (tio ne estas sorĉado, sed fizika vundo pro la hela lumo). Profitante ŝian senhelpecon, la Inkubo forkondukas ŝin al la «Ĉambro de la Fianĉino», kie li seksperfortas kaj mortigas ŝin. Por Mark tio fariĝas bato, kiu devus puŝi lin al murdo kaj pereigi lian animon.
Poste - malespero de Mark, lia provo saviĝi en katedralo kaj la fina batalo de Kia kontraŭ la Inkubo. Kaj en la plej malfacila momento Kia eldiras: «Mi apartenas al la Dio de Lumo!». Tio ne estas simple patosa frazo - tio estas ŝia fina elekto. Ŝi forĵuras la mallumon kaj elektas amon, kaj ĝuste tio savas kaj ŝin kaj Mark.
Legi pri la intrigo en Vikipedio eblas ĉi tie.
Mia opinio
«Inkubo» estas filmo, kiun mi respektas pro la ideo, sed ne povas nomi ĝin ideala. Kaj jen kial.
Al mi plaĉis la ideo mem: Kia diras al la fratino, ke la homoj havas armilon - tio estas amo. Kaj tio estas vere bela. Eĉ sukcubo, ido de mallumo, montriĝas venkita per ĉi tiu «armilo». Tio estas tiel simpla, sed potenca penso. ❤️
Sed jen kio estas la problemo: la fino estas tiel abrupta, ke mi restis konfuzita kun la demando «kaj kio poste?». 😅
Kio ne plaĉis al mi
Prononco. Mi, kompreneble, ne estas denaska parolanto de Esperanto, sed eĉ al mi ĝi frapis la orelon. La aktoroj lernis la tekston fonetike, kaj tio aŭdeblas. Ĉe la premiero en San-Francisko, parenteze, grupo de esperantistoj rekte en la salono kriis kaj ridis pri la eraroj (pri tio estas skribite en Vikipedio).
Muziko. Ĝi estas laŭta, truda kaj kelkloke superregas la dialogojn.
Drama aktorado. Ĝi foje estas tro multe. William Shatner penas, sed kelkloke tio aspektas kiel teatra prezentado.
La sceno de perforto kontraŭ virino. Por la jaro 66 tio verŝajne estis kuraĝa, sed nun estas malfacile spekti ĝin.
Abrupta fino. Mi restis kun la sento, ke oni ne donis al mi la lastan paĝon de la scenaro.
Historia kunteksto
Ĉi tiu filmo estas la dua plenlonga filmo en la historio en Esperanto (la unua estis «Angoroj» en 1964), sed la unua en la ĝenro hororo kaj, eble, la plej konata. La reĝisoro Leslie Stevens (kreinto de «The Outer Limits») speciale elektis ĉi tiun lingvon, por doni al la historio «eksterteran» kaj sentempan sonon.
Sed la ĉefa allogaĵo estas la «malbeno». La filmo aperis en 1966, kaj poste al la aktoroj okazis teruraj aferoj:
- Miloŝ Miloŝeviĉ (ĝuste la Inkubo) mortigis sian amantinon (la edzinon de Mickey Rooney) kaj sinmortigis en 1966, 9 monatojn antaŭ la premiero. Ligilo al esperanta vikio.
- Ann Atmar (ĝuste Arndis, la fratino de Mark) sinmortigis 12 tagojn antaŭ la premiero de la filmo.
La filinon de la aktorino Eloise Hardt (Amael, la fratino de Kia) oni forkaptis kaj mortigis. Ekzistas arkiva retejo pri ĉi tiu kazo: marinahabe.com.
Dum multaj jaroj la filmo estis konsiderata perdita, ĉar la originalo pereis en fajro, kaj kopioj ne konserviĝis. En 2001 la filmo estis restaŭrita el konserviĝinta franca kopio kaj eldonita sur DVD.
Kaj apartan dankon al vi! 🙌
Mi certe ne spektus ĉi tiun filmon, se ne estus du aferoj: la kolora versio, kiun per AI kreis Gesnerianna, kaj la subtitoloj en Esperanto, kiujn helpis min trovi Alexey Samsonov. Dankon al ĉiuj, kiuj helpis! Sen tio mi verŝajne rezignus en la unuaj kvin minutoj 😅
Resumo
«Inkubo» ne estas ideala filmo. Ĝi estas malrapida, stranga, kelkloke ridinda. Sed en ĝi estas ĝuste tiu etoso de malnova, preskaŭ forgesita kino, kiun oni ne povas ripeti. Kaj jes, mi tamen ĝojas, ke ni spektis ĝin. 😌
Kaj nun demandoj al vi (la plej grava!):
Kiel plaĉas al vi la fino? Kio, laŭ vi, okazis al Mark kaj Kia? Kial tiel abrupte?
Amo kiel armilo - ĉu bela metaforo aŭ tro naiva?
Skribu en la komentejo, mi legos ĉion! 👇
Kaj grandegan dankon al vi! 🙌 Mi tre ĝojas, ke ni aranĝis ĉi tiun elsendon. Sola mi certe ne eltenus ĉi tiun filmon. Vi estas la plej bonaj! ❤️
Mi supozas, ke la aktoroj havis malmultan tempon lerni kaj trejni prononcadon - pro tio, ke ili parolante Esperanton sonis embarase kaj rolis malpli lerte (eĉ histrione).
Mi penis sekvi la intrigon; la ofta misprononcado kaj la diferencoj inter la dialogo kaj subtekstoj estis por mi tro distraj.
Welton, Konsentite! Mi eĉ ne havas ion por aldoni 😄 Sed mi pensas, ke mi korektos la subtitolojn kaj skribos ilin laŭvorte, eĉ kun la eraroj. La senco tamen estos klara 😄 Dankon, ke vi spektis kune kun mi - sola mi ne eltenus 🍀
Subscription levels2

SUBTENANTO

$5.2$1.54 per month
-70%
Danke al vi, mi povas ne nur krei, sed ankaŭ foje kundividi pensojn kaj kulisajn momentojn de mia kreado.
Bonusoj:
- Plena aliro al ĉiu enhavo en Boosty
- Via nomo kiel danko en la priskribo de miaj videoj
- Privata Telegram-babilejo kun mi kaj aliaj subtenantoj
+ chat

MECENATO

$7.7 per month
Ĉi tiu nivelo estas por tiuj, kiuj volas ne nur subteni min, sed ankaŭ foje influi la direkton de mia kreado kaj ricevi etajn, personajn gestojn de danko.
Bonusoj:
- Plena aliro al ĉiu enhavo en Boosty
- Via nomo kiel danko en la priskribo de miaj videoj
- Privata Telegram-babilejo kun mi kaj aliaj subtenantoj
- Poŝtkarto laŭvice: unu monate, unu mecenato
- Via voĉdono pri kreaj decidoj - de etaj detaloj ĝis elekto de temoj.
+ chat
Go up