Ksenik

Ksenik 

Ksenik | Esperanta jutubisto

16subscribers

51posts

Showcase and bundles

3
A bundle is a collection, compilation, playlist, or catalog of posts that saves you from searching through the blog and lets you buy the entire content series in a single click.
goals2
7 of 10 paid subscribers
Kiam mi kolektos 10 abonantojn, tio fariĝos por mi grandega subteno kaj motivigo daŭrigi krei enhavon en Esperanto 💚
$64.78 of $260 raised
Nova telefono kun bona fotilo por plibonigi mian blogon! Mi jam havas 25 000 ₽ (10 000 ŝparitaj +15 000 de la malnova). 45 000 ₽ estas proksimume 500$

Ni elektas filmon por spekto kaj diskuto!

Saluton, spektantoj!
 
Miaj rekomendoj pri filmoj kaj serioj por vi elĉerpiĝas, do mi volas uzi vian helpon!
 
Mi proponas al vi sub ĉi tiu afiŝo sugesti al mi filmon. En la komentejo ni diskutos pri viaj sugestoj, elektos unu filmon, kaj estus bonege, se ni ĉiuj spektus ĝin. Poste mi skribos artikolon pri tiu filmo, kaj ni diskutos pri ĝi kune!
 
Kiel tio funkcios:
 
Vi proponas filmojn dum unu monato. Fine de la monato ni decidos, kiun filmon spekti. Mi elpensis, kiel ni elektu filmon por spektado! Ni spektos la filmon, kiu kolektos plej multe da ŝatoj en la komentoj! Se via komento kolektos plej multe da ŝatoj, tiam en oktobro mi spektos ĝin! Se ĝi ne venkos, tiam en la sekva monato vi povas denove proponi ĝin.
Dum la sekva monato mi spektos ĝin kaj skribos artikolon. Post ĝia publikigo ni kune diskutos la filmon!
Bonvolu skribi la titolon de la filmo (prefere en la angla, por ke mi povu facile trovi ĝin) kaj la jaron de publikigo. Ĉi-monate ni havas nur kelkajn tagojn por elekto de filmo! Kaj jen ankaŭ antaŭsciigo: fine de oktobro mi volas spekti kune kun vi en rekta elsendo la filmon «Inkubo»! La rekta elsendo okazos ĉi tie, en Boosty! Detalojn mi donos poste.
 
Skribu viajn sugestojn! Estas tre interese por mi, kion vi proponos. Kaj jes, se vi havas ideojn pri tio, kiel plibonigi ĉi tiun formaton, skribu ankaŭ.
 
Mi atendas viajn filmojn!
Bona ideo! Sed mi bezonas pripensi, kiun filmon konsili! Kaj se mi ne havas pagitan abonon, ĉu mi povos spekti la rektan elsendon? Mi provis spekti Inkubon sola, sed tio estis tre malfacila, mi esperas, ke komuna spektado estos pli bona, hahaha.
Екатерина, Ĉu vi volas spekti kune kun ni? La elsendo estas por subtenantoj de la nivelo SUBTENANTO kaj de pli altaj niveloj. Se vi ankoraŭ ne estas subtenanto - jen speciala oferto por vi: mi donacas senpagan monaton de la nivelo SUBTENANTO!🎁 Ricevu senpagan monaton ĉi tie: https://boosty.to/ksenik.eo/subscription-level/4034454/promo/191880?linkId=d3c83651aad8adb8e5e6e361f7ac63bf
Ksenik, Ŭaŭ! Koran dankon!
Senhezite mi proponas la filmon K-PAX, kiu estis kineje spektebla en 2001. Ĝi estas unu el miaj plej ŝatataj kaj pensigaj filmoj.
Victor Correia, Mi legis la priskribon de la filmo kaj trovis ĝin en la rusa lingvo! Mirinde, ke mi antaŭe ne aŭdis pri ĝi. Jes, mi spektis malmulte da filmoj, sed pri multaj filmoj mi scias, sed ne pri ĉi tiu. Al mi plaĉas filmoj de tia ĝenro kaj la priskribo plaĉis! Ĝi estas grava kandidato por spektado! Dankon!
Omoide no Marnie, eble vi ŝatus vidi animeon.
David Otavio Almeida, Mi ne ŝatas spekti filmojn aŭ animeojn kun infanoj, sed tiu animeo vere indas respekton! Mi elpensis, kiel ni elektu filmon por spektado! Ni spektos la filmon, kiu kolektos plej multe da ŝatoj en la komentoj! Se via komento kolektos plej multe da ŝatoj, tiam en oktobro mi spektos ĝin! Se ĝi ne venkos, tiam en la sekva monato vi povas denove proponi ĝin ☺️
Vi ne imagas, kiel mi ĝojas pro viaj komentoj! Precipe ĉi tie! Mi tre volas fari ĉi tiun lokon - loko de niaj konstantaj renkontiĝoj! 💚
Kara Ksenik Mi ne spektas filmojn (kaj ne havas televidilon nek komputilon) do mi ne povas konsili tamen per tiu mesaĝo mi subtenas vian bonan ideon. Sincere via Fartu bonege
Jean-Claude Roy, Koran dankon! Mi ĝojas! Mi ne spektas TV, sed havas televidilon por spektado de filmoj kaj serioj ☺️
Subscription levels2

SUBTENANTO

$5.2 per month
Danke al vi, mi povas ne nur krei, sed ankaŭ foje kundividi pensojn kaj kulisajn momentojn de mia kreado.
Bonusoj:
- Plena aliro al ĉiu enhavo en Boosty
- Via nomo kiel danko en la priskribo de miaj videoj
- Privata Telegram-babilejo kun mi kaj aliaj subtenantoj
+ chat

MECENATO

$7.8 per month
Ĉi tiu nivelo estas por tiuj, kiuj volas ne nur subteni min, sed ankaŭ foje influi la direkton de mia kreado kaj ricevi etajn, personajn gestojn de danko.
Bonusoj:
- Plena aliro al ĉiu enhavo en Boosty
- Via nomo kiel danko en la priskribo de miaj videoj
- Privata Telegram-babilejo kun mi kaj aliaj subtenantoj
- Poŝtkarto laŭvice: unu monate, unu mecenato
- Via voĉdono pri kreaj decidoj - de etaj detaloj ĝis elekto de temoj.
+ chat
Go up